Swift estas programlingvo kiun kreis Apple por siaj operaciumoj iOS kaj OS X.[1] La lingvo estas bazita je Objective-C, programlingvo kiu antaŭe estis precipe uzata por programado de aplikaĵoj. Swift estis anoncita en 2014 dum la ĉiujara programista konferenco WWDC, kune kun OS X Yosemite, iOS 8 kaj diversaj programistaj iloj.