Ruby (programlingvo)
Ruby | |
---|---|
![]() | |
objektema programlingvo • funkcia programlingvo • multparadigma programlingvo • ordonema programlingvo • interpretata programlingvo • libera programaro • programlingvo | |
Paradigmo(j): funkcia programado • ordonema programado • objektema programado • reflektado | |
Aperis en: | 1995 |
Aŭtoro(j): | Matsumoto Yukihiro |
Aktuala versio: | 3.4.2 |
Tipa sistemo: | anas-tipado, dinamika tipigo, forta tipsistemo |
Kreita sub la influo de: | Ada, Dylan, Perl, Python, Smalltalk, C++, CLU, Eiffel, LISP, BASIC, Lua, Emacs |
Permesilo(j): | libera licenco: GPL aŭ Artistic |
Retejo: | https://www.ruby-lang.org/ |
Ruby estas objektema, interpretata komputillingvo kun klara sintakso. Ĝi fontas el Perl, Smalltalk, Python, Lisp kaj CLU, tamen de Perl estas la plej granda influo.
Komputillingvaj ecoj de Ruby:
- Klara sintakso
- Bazaj iloj
- Specialaj objektemaj iloj:
- "mixins" [klarigu]
- Singleton-metodoj [klarigu]
- renomado
- objekt-specifaj klasoj
- ktp.
- Homonimigo [klarigu]
- Traktado de ekzemploj
- Iteracioj kaj Fermoj
- Subteno de Perl-aj regulesprimoj je la nivelo de la sintakso
- Senrubigo
- Dinamika ŝargo (dependas de la sistemo) [klarigu]
- Alta nivelo de portebleco (funkcias en Unikso, Linukso, Vindozo, DOS, Mac OS X, OS/2, Amiga, kaj multaj aliaj)
- Distribuata laŭ libera licenco (GPL aŭ Artistic).
Ruby estas tute objektema: ĉiu ero de datumo estas objekto, eĉ bazaj datumtipoj. Ĉiu funkcio estas metodo. Ĉi tio estas simila al Smalltalk, sed ne al Ĝavo kaj Python. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu nomo (variablo) en programo de Ruby tenas referencon al objekto, ne la objekton mem.
La lingvo estis kreita fare de Matsumoto Yukihiro je la 24a de februaro 1993. La nuntempa stabilaj versioj estas 1.9.3 kaj 2.0.0 (18-a de marto 2013).[aktualigu] Rimarku, ke la nomo ne estas akronimo, sed estas fakte vortludo je Perl. Laŭ la aŭtoro, li formis Ruby sekvante la "principon de la plej malgranda surprizo", kio signifas, ke la lingvo malhavu faligilojn kaj nekoheraĵojn, kiuj ĝenas en aliaj lingvoj.
Jen estas ekzemplo de kodo en Ruby:

# Iteracias tri fojojn la jenan kodoblokon.
3.times do
# Anstataŭigas ' ' per ', ', aldonas "!" kaj printas la rezulton
puts('Saluton mondo').gsub(' ', ', ') + '!'
end
kaj la rezulto:
Saluton, mondo! Saluton, mondo! Saluton, mondo!
Ruby kaj programado por Interreto
[redakti | redakti fonton]Por facile krei programojn por interreto oni uzas specialan MVR-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas Ruby on Rails (esperante: Rubeno sur Reloj).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (aparte japane kaj angle)
- Dissendolisto pri Ruby kaj Rails.
- Ni traduku lernolibron en Esperanton en Vikilibroj
- Oftaj demandoj pri Ruby, arkivigite jam en aprilo 2006 (angle)
- retejo Ruby Garden (angle)
- programadaj edukiloj de la projekto Ruby on Rails ("Rubeno sur Reloj") en la retejo meshplex, arkivigite en majo 2007 (angle)
|