Diskuto:Ruby (programlingvo)
Aspekto
Mi forigis ĉi tion, ĉar ĝi ne estas sufiĉe konkreta fakto (ĝi ŝanĝiĝos multe):
- Plej nova stabila versio estas 1.6.6, developa - 1.7.2. -- Chuck SMITH 14:34, 20 apr. 2002 (UTC)
Pri la nomo de la kreinto... Ĉu ni transskribu kiel "MATSUMOTO Yukihiro" aŭ "MATUMOTO Yukihiro"? (Aŭ, ĉu ni donu plurajn nommanierojn... "Yukihiro MATSUMOTO aŭ MATUMOTO Yukihiro aŭ MATSUMOTO Yukihiro"...?) --Brion Vibber (BV) 20 apr. 2002 (UTC)
MATSUMOTO Yukihiro laŭ mi bone kongruas kun la aliaj nomoj japanaj ĉi-enciklopedie.
-- Bab (ekde 2009 uzanto:Musubana) el anonima konto 12:17, 22 apr. 2002 (UTC)
- Bone. Mi nur hezitas inter la transskribosistemoj Hepburn (tsu, shi, chi, ji) kaj Kunrej (tu, si, ti, zi/di)... Sed "Matsumoto" (laŭ Hepburn) ja estas la disvastigita latina formo de lia nomo, do estas facile decidi uzi tiun formon.
- Mi uzis la kunrei-stilon aliloke, ekz en la artikolo pri la Japana lingvo, ĉar mi renkontas ĝin plejofte ĉe esperantaj retejoj el Japanio. Sed mi ne certas, ĉu estas vere bona ideo elekti ĝin ĉu ne. Min plaĉus, se unu-du veraj japanoj konsilus nin pri la afero! (laŭ Nomoj de titoloj, regulo 5...) --Brion Vibber (BV)] 11:25, 27 apr. 2002
Ankaŭ eblus pli esperanteca transskribo: MACUMOTO Jukihiro, MATUMOTO Jukihiro. Ĝustas ke japano estas plej kapabla juĝi. --Malte MILATZ (ekde 2006 uzanto:Desegnis) 15:47, 15 dec. 2004 (UTC)
Por: Fakte tute bonus esperanteca transskribo. La interne referenca paĝo Transskribo de la japana lingvo en Esperanton, kiu ekestis en julio 2013, ekstas la nuna baza helpilo pri tio - ĝi kompreneble en 2002 kaj 2004 ankoraŭ ne estis. Ankoraŭ eblas konsideri la plian paĝon Esperantigo de vortoj el japana fonto, kiu ekestis en julio 2013, kiu fakte baze priskribas plenan esperantigon de vortoj, dum ĉi tie nur temas pri esperante komprenebla latinliterigo, sed la gvidlinioj tamen aplikeblas. ThomasPusch (diskuto) 09:28, 9 mar. 2025 (UTC)
- Flanka noto: je 01:41, 23 jun. 2007 uzanto Ombresaco movis paĝon "Ruby (komputillingvo)" al "Ruby (programlingvo)", notante «Estas tiel ĉi por multaj programlingvoj». Tute prave. Mi nur notas la movon eksplicite ĉi tie, ĉar pro la antaŭa perdiĝo de la origina redakta historio en januaro kaj oktobro 2006 tiu noto alikaze ne videblus. ThomasPusch (diskuto) 09:56, 9 mar. 2025 (UTC)
Teknikaj rimarkoj
[redakti fonton]- Intertempe ekde 2023 la paĝo ankaŭ havas norman informkeston. Ankaŭ tio bonas. Necesas nur atenti, ke informkesto metas multan pezon al la dekstra parto de la paĝo. Do necesas atenti ne meti ĉiujn bildojn ankaŭ dekstren (sen la informkesto tio estis neniu problemo), sed ĉiam rigardi kiel aspektas fina paĝo. Klaras, ke per diversaj literograndecoj instalitaj kaj diversaj enpaĝigoj vikipediaj (nun ĉefe Vector 2022 kaj 2010) la aspekto por diversaj uzantoj tamen aspektas iom malsame, sed se en via komputilo la rezulte jam aspektas stulte, ĝi ne povas aspekti inteligente ĉe alia komputilo. Do bonvolu ĉiam kontroli per mallonga rigardo, kion vi fabrikis (tio, kompreneble, validas por ĉiu ajn redakto).
- Kaj: La paĝo aspektas, kvazaŭ post 2004 ĝin nur prizorgis robotoj kaj iuj uzantoj, kiuj faris necesajn teknikajn redaktetojn. Tiuj teknikaj redaktetoj jes necesis, sed enhave la stato de la artikolo ŝajnas esti de 2004, aŭ ĉiukaze el la 2000-aj jaroj, de signife pli ol 15 jaroj. Tio por komputila temo estas malsufiĉa. Estas tre multaj ruĝaj ligiloj, kiuj eble helpus kompreni la temon se ili estus bluaj, kaj krome ankaŭ ĝenerale estas iuj asertoj, kiuj nekompreneblas por nefakulo - iujn mi markis per [klarigu]. Klaras ke plej multaj asertoj ne estas pruvitaj per referencoj, sed tiom draste mi tute ne volas kritiki: al mi nur gravus ke iu ajn leganto povus pli-malpli kompreni la tekston. Por tio klariga duonfrazo aŭ frazero en simpla Esperanto post nekomprenebla vorto sufiĉas, kaj ne necesas scienca bibliografio. Mi mem tute ne povas helpi en tio, ĉar mi estas kompleta nefakulo - mi nur taŭgus kiel revizianto post adapto: se mi bone komprenas la klarigon, certe ĉiu homo kiu baze regas la esperantan gramatikon bone komprenos! ThomasPusch (diskuto) 09:56, 9 mar. 2025 (UTC)
- Unu fuŝon de malbona ruĝa ligilo ankaŭ mi kiel malfakulo sukcesis trovi: estas ne Smalltalk (programadlingvo), sed simple Smalltalk. La paĝo "Smalltalk" aldoniĝis nur en 2022, en 2004 oni ankoraŭ ne povis scii kiel 18 jarojn pli poste nomiĝos nova paĝo. Sed despli tio estas signo, ke la tuta tekston necesas revizii fakule. ThomasPusch (diskuto) 10:18, 9 mar. 2025 (UTC)