Teodeberto la 2-a
| Teodeberto la 2-a Thibert II rex Francorum (595-612) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Bildo de la franka reĝo Teodeberto la 2-a.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 595 en Meco, Francio | ||||
| Morto | 612 en Meco, Francio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Patro | Hilberto la 2-a | ||||
| Patrino | Faileuba (en) | ||||
| Gefratoj | Teodoriko la 2-a (Francio) kaj Theodila (en) | ||||
| Edz(in)o | Bilichildis (en) Theodechildis (en) | ||||
| Infanoj | Merowech (en) ( unnamed daugher of Theudebert II (en) ( Emma ( Aemma of Austrasia (en) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teodeberto la 2-a aŭ Tiberto la 2-a estis merovida princo, reĝo de Aŭstrazio inter 596 ĝis 612. Ĝia ĉefurbo estis la urbo Meco. Sub la tutoreco de sia patroflanka avino Brunehilda (545-613), li partoprenis en la longa periodo de militoj inter la frankaj reĝoj kaj reĝinoj, kiuj komenciĝis en 570.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Familio
[redakti | redakti fonton]Teodeberto estis la filo de Ĉildeberto la 2-a (570-596), reĝo de Aŭstrazio de 575 ĝis 596, reĝo de Burgonjo (Chalon) de 592 ĝis 596, kaj nepo de Brunehilda kaj Sigeberto la 1-a (535-575), reĝo de Aŭstrazio; la patrino de Teodeberto estis la reĝino Faileube (m. 596). Tiutempe, la Reĝo de Neŭstrio estis kuzo de sia patro, Klotaro la 2-a, filo de Ĉilperiko la 1-a (539-584) kaj Fredegunda (543-597).

Li unue edziĝis al Biliŝilda (587-608), kiu naskis al li tri infanojn, inkluzive de Meroveo. Ŝi mortis en 608, en nekonataj cirkonstancoj. Ilia filino, kies nomo estas nekonata, fianĉiniĝis en julio 610 al Adaloaldo de Lombardio (602-628), filo de Reĝo Agilulfo (555-616).
Li duanupte edziĝis al Teodohilda (m. 613), en 609.
Reĝo sub la tutoreco de Brunehilda
[redakti | redakti fonton]Teodeberto fariĝis Reĝo de Aŭstrazio post la morto de sia patro, dum lia pli juna frato Teodoriko la 2-a (587-613) fariĝis Reĝo de Burgonjo. La regenteco apartenis al Reĝino Brunehilda, kiu unue ekloĝis ĉe la kortego de Aŭstrazio.
Ŝi estis forpelita ĉirkaŭ la jaro 600 kaj rifuĝis ĉe Teodoriko la 2-a kun ilia fratino Thidilane (590-620).
Post la Foriro de Brunehilda
[redakti | redakti fonton]En 600, Teodeberto kaj Teodoriko la 2-a formis aliancon kontraŭ Klotaro la 2-a (584-629) kaj venkis lin ĉe Dormelles, proksime de Montereau-Fault-Yonne. Klotaro estis senigita je la plej granda parto de sia regno, kiu estis dividita inter la du fratoj: Teodoriko ricevis la nordajn teritoriojn de Neŭstrio, apudaj al lia regno.
La milito kontraŭ Teodoriko la 2-a (610-612)
[redakti | redakti fonton]La jaroj 610-612 estis markitaj pro la milito inter la du fratoj. La komenca demando estis la posedo de la Alzaco, aljuĝita al Teodoriko la 2-a en 596.
Teodeberto venkis en 610; Teodoriko la 2-a cedis Alzacon al li ĉe la sieĝo de Seltz. Teodoriko la 2-a tiam formis aliancon kun Klotaro II, promesante redoni la parton de Neŭstrio konkerita de Teodoriko. Pro nekonata kialo, la visigota reĝo Gundemaro (573-612) aliĝis al la koalicio kontraŭ Teodoriko la 2-a.
En majo 612, Teodoriko la 2-a venkis en la bataloj de Toul kaj Tolbiac (nuntempe Zülpich, proksime de Kolonjo).
Teodoriko la 2-a kaj lia filo Meroveo (598-604) estis eliminitaj, kaj Teodoriko la 2-a postulis la Regnon de Aŭstrazio.
Cirkonstancoj de la morto de Teodoriko la 2-a
[redakti | redakti fonton]Fredegaro ne diras kio fariĝis de Teodoriko la 2-a.
Jona de Bobjo asertas, ke Brunehilda malliberigis lin en monaĥejo kaj baldaŭ poste ordonis lian morton.
Aliaj kronikistoj, kiel Aimoin de Fleury kaj Abbon de Fleury, proponas malsaman raporton pri la morto de la Reĝo de Aŭstrazio ol tiu de Jona kaj Fredegaro: Ili rakontas, ke Teodoriko la 2-a, retiriĝinte al Kolonjo, manifestis sian intencon defendi sin ĝis la lasta ekstremo kiam Teodoriko la 2-a alvenis antaŭ la urbo. La Reĝo de Burgonjo kunvokis la loĝantojn transdoni al li la Reĝon de Aŭstrazio viva aŭ morta, minacante, ke se ili rifuzos, li bruligos ilian urbon kaj mortigos ilin ĉiujn per glavo. Timigitaj de ĉi tiuj minacoj, la loĝantoj de Kolonjo mortigis la venkitan reĝon kaj, el la supro de la muregoj, ili ĵetis lian kapon al la piedoj de la venkinto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Inter la verkoj skribitaj proksime al la eventoj, la ĉefa fonto estas la Kroniko de Fredegaro, sed kelkaj "Vivoj de la Sanktuloj" estas uzataj, precipe la Vivo de Sankta Kolombano.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Higelako ankaŭ konata kiel Klokilajko, reĝo de la geatoj (475-521) murdita de Teodeberto la 1-a
- Procopius (499-562) turka historiografo
- Teodeberto la 1-a (500-548) franka reĝo kaj patro de Teodebaldo la 1-a (537-555)
- Venantius Fortunatus (530-600) itala teologo, verkisto latinlingva kaj episkopo
- Sigeberto la 1-a (535-575) franka reĝo de Aŭtrazio
- Teodebaldo (537-555) reĝo de Metz, Rheims kaj Aŭtrazio
- Ĉilperiko la 1-a (539-584) reĝo de la Frankooj (561-584)
- Gregorio de Tours (539-594) franka episkopo
- Fredegunda (543-597) franka reĝino kaj edzino de Ĉilperiko la 1-a
- Brunehilda (545-613) franka reĝino
- Ĉildeberto la 2-a (570-596) merovea reĝo de Burgundio
- Arnulfo de Metz (582-640) episkopo de Metz
- Klotaro la 2-a (584-629) franka reĝo de la regnoj el Aŭstrazio kaj Borgonjo.
- Teodoriko la 2-a (587-613) reĝo de Burgundio kJ Aŭstrazio.
- Biliŝilda (587-610) edzino de Teodeberto la 2-a
- Jona de Bobjo (600-665) franca benediktana monaĥo kaj hagiogrago
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita surbaze de la franca Vikipedio samnoma.

