Portala diskuto:Libera programaro
Aldoni temonMi ĵus faris novan tekston pri la libera programo OsmAnd kaj priofitas la okazon por plenigi vakuon por la monato marto en la rubrikoj "Artikolo de la monato" kaj "Bildo de la monato". Tamen la venonta vakuo jam venos en aprilo - devos esti eble havi 12 plenigilojn por la rubrikoj "Artikolo de la monato" kaj "Bildo de la monato", kiuj ĉiukaze ripetiĝos post jaro, do unufoje metitaj, ili funkcios tute memstare... ThomasPusch (diskuto) 16:33, 8 mar. 2025 (UTC)
Tamen, mi vidis, ke kvankam antaŭvidiĝas tekstetoj por la "Artikolo de la monato"
- | januaro =
Libera programaro - | februaro =
Ubuntu - | marto =
Mozila Fajrovulpo - | aprilo =
LibreOffice - | majo = Inkscape
- | junio =
Libera programaro - | julio =
Ubuntu - | aŭgusto =
Mozila Fajrovulpo - | septembro =
LibreOffice - | oktobro = Inkscape
- | novembro =
Libera programaro - | decembro =
Ubuntu
tio nur estas teorio, ĉar de ili verdire ĝis nun nur ekzistas "Inkscape" kaj ekde hodiaŭ "OsmAnd". Ĉar Inkscape jam uziĝas 2foje en jaro, tio signifas ke en naŭ monatoj estos rompita ligilo. Tio estas stulte. Mi proponas ankoraŭ krei tekstetojn "GIMP" kaj "Mozila Fajrovulpo", bone estus ankoraŭ "LibreOffice" kaj transformi antaŭan teksteton "Richard Stallman" ĉi tien, kaj meti ĉiun de la tiam 6 tekstetoj 2-foje jare. Ĝis iam ajn aperos ideoj por pliaj 6 tekstoj prezenteblaj kaj oni povos redukti la peridecon al unu monato po jaro, kiel fakte estus honeste fari en kategorio "Artikolo de la monato". ThomasPusch (diskuto) 16:50, 8 mar. 2025 (UTC)
Farite la tekstetoj 3 kaj 4: Ubuntu kaj GIMP. ThomasPusch (diskuto) 19:55, 8 mar. 2025 (UTC)
Nun jam malfruas, mi ne sukcesis fari tekstetojn "Mozila Fajrovulpo" kaj "Richard Stallman", kaj ne volus prezenti la paĝon "LibreOffice" kiel "Artikolo de la monato" en la portalo, ĉar mi opinias la paĝon ankoraŭ tro malmatura - estas tro da demandoj pri ĝi. Tamen mi pripensis ĉu ankoraŭ prezenti iam poste kiel "Artikolo de la monato" la projekton "Reddit" - mi ne mem uzas ĝin, nur konas ĝin pasive, kaj ne scias kiom da populareco ĝi havas. Sed eble estas tute deca kandidato.
Kiam nun ankoraŭ estas ne pli ol 4 pretaj tekstetoj por "Artikolo de la monato", mi provizore proponas eĉ pli truki kaj prezenti ĉiun el la 4 tekstetoj tri-foje jare - kvankam mi pensas ke du pliajn tekstetojn fari estas neniu granda peno... Espereble ne por longe. 22:51, 8 mar. 2025 (UTC) Nun post tago tamen ekestis la mankaj tekstetoj 5 kaj 6, tiel de eblas redukti la reaperojn al dufoje dum jaro: 22:51, 9 mar. 2025 (UTC)
Tiel estu:
|januaro = Inkscape |februaro = Ubuntu |marto = OsmAnd |aprilo = GIMP |majo = Richard Stallman |junio = Mozila Fajrovulpo |julio = Inkscape |aŭgusto = Ubuntu |septembro = OsmAnd |oktobro = GIMP |novembro = Richard Stallman |decembro = Mozila Fajrovulpo
Tiam pri la "bildo de la monato" provizore estu
|januaro = Inkscape 0.48.1.png NewTux.svg |februaro = EMule mascot.svg |marto = OsmAnd 3.0 Screenshot.png |aprilo = Gimpscreen.png |majo = NewTux.svg |junio = Gnu_meditate_levitate.jpg |julio = Inkscape 0.48.1.png |aŭgusto = Richard Matthew Stallman.jpeg |septembro = OsmAnd 3.0 Screenshot.png |oktobro = Gimpscreen.png |novembro = Gnu_meditate_levitate.jpg |decembro = NewTux.svg priskriboj: januaro = ekranfoto de [[Inkscape|Inkscape 0.48]] sur [[Linukso]] |februaro = maskoto de [[eMule]] kaj [[aMule]] - tre juna [[mulo]], do [[hibrido]] de [[azeno|virazeno]] kaj [[ĉevalo|ĉevalino]] |marto = ekranfoto de [[OsmAnd]] |aprilo = ekranfoto de [[GIMP]] |majo = [[Tux]], maskoto de [[Linukso]] |junio = levitanta kaj meditanta [[gnuo]] - maskoto de [[GNU]] |julio = ekranfoto de [[Inkscape|Inkscape 0.48]] sur [[Linukso]] |aŭgusto = [[Richard Stallman]] |septembro = ekranfoto de [[OsmAnd]] |oktobro = ekranfoto de [[GIMP]] |novembro = levitanta kaj meditanta [[gnuo]] - maskoto de [[GNU]] |decembro = [[Tux]], maskoto de [[Linukso]]
ThomasPusch (diskuto) 22:51, 9 mar. 2025 (UTC)
- Dankon por via laboro. Mi pensas ke vere indas revivigi la portalojn. Mi ĝisdatigis tin ĉi portalo, ĝi nun pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Stefangrotz (diskuto) 17:46, 9 mar. 2025 (UTC)
- @Stefangrotz: Mi hodiaŭ sukcesis pri la du tekstetoj Mozila Fajrovulpo (aktualigante la unuan alineon de la granda teksto de 2011 ĝis 2025) kaj Richard Stallman (kreante flankan artikolon kiu mankis dum jardekoj), kaj povas rearanĝi la "artikolojn de la monato" tiel ke ĉiu temo nur prezentiĝu du-foje en jaro (mi rekomendas tamen, ke la teksto kaj bildo de la monato ne samtempe ambaŭ montru bildon de Richard Stallman, ĉar tio jam odorus kvazaŭ personokulto).
- Tamen mi rekomendas ne tro entuziasmi. Portaloj facile povas konsumi ekstreme multan laboron, kaj estas tre malsaĝe havi tro altajn ambiciojn, kiuj funkcias dum maksimume tri aŭ kvar semajnoj kaj jam tiam ĉio kraŝas. Bona esperanta portalo fakte devas esti tia, ke ĝi sen flegado ankaŭ memstare plufunkcias dum jaroj kaj eble jardekoj. Tamen ĉiujn du ĝis kvar jarojn oni devas revizii ĉion, ĉu ĉiuj dosieroj ankoraŭ estas en la komunejo, kaj ĉu iuj informoj draste malaktualiĝis. Sed se oni jam enkondukis portalon, ĝi ne povas esti nur 10-procente ekfarita kaj je 90 procentoj evidente misfunkcia. Tial mi prenis la iniciaton kaj plenigis la truojn. Se vi per "revivigo de la portaloj" celas, ke la plej drastaj misoj ĉie estu forigitaj kaj ĉie estu aŭtonome funkciaj sistemoj, kiuj pluturniĝos ankaŭ se nenio aktiva uzanto vidas ilin dum kelkaj jaroj, tiam mi tute subtenas vian entuziasmon. Sed nia laborkapacito vere ne sufiĉos por multaj portaloj - tial ni ne forgesu ke ni estas malmultaj maŝinistoj. ThomasPusch (diskuto) 21:32, 9 mar. 2025 (UTC)