Knight Lore
| Knight Lore | |
|---|---|
| Disvolvo | Ultimate Play the Game |
| Eldoninto | Ultimate Play the Game |
| Dato de lanĉo | EŬ: Novembro 1984 |
| Serio | Sabreman |
| Antaŭita de | Underwurlde |
| Platformo | ZX Spectrum, BBC Micro, Amstrad CPC, MSX, Family Computer Disk System |
| Ĝenro | Agada-aventura |
| Ludomaniero | Unuludanta videoludo |
| Regilo | komputila klavaro |
Knight Lore (esperante : Kavalira Legendo) estas agada-aventura videoludo eldonita en 1984 de Ultimate Play the Game kaj verkita de la fondintoj de la kompanio, Chris kaj Tim Stamper. La ludo estas konata pro sia uzo de izometriaj videoludaj grafikoj, kiujn ĝi plue popularigis. En Knight Lore, la ĉefrolulo Sabreman havas kvardek tagojn por kolekti objektojn tra kastelo kaj prepari kuracon por sia luphoma aflikto. Ĉiu ĉambro de la kastelo estas montrata unukolora sur aparta ekrano kaj konsistas el blokoj por grimpi, evitindaj obstakloj, kaj solvendaj enigmoj.
Ultimate eldonis Knight Lore kiel la trian en la serio pri Sabreman, sed poste asertis, ke ĝi estis fakte kompletigita unue kaj konservita nepublikigite dum jaro por strategia avantaĝo, antaŭvidante la efikon de la ludo sur la merkato. La noviga bildomasko-tekniko de Knight Lore, Filmation, ebligis ke bildoj aperu antaŭ kaj malantaŭ aliaj sen ke iliaj enhavoj koliziu. Tio kreis la iluzion de profundeco, kiun la komputilo nature ne subtenis. Pro la prokrasto en la eldono de Knight Lore, Ultimate povis protekti la vendojn de la antaŭe aperonta Sabre Wulf kaj krei alian Filmation-ludon antaŭ ol aliaj programistoj povus kopii la stilon. Ultimate publikigis la originalan trilogion pri Sabreman sinsekve en 1984 por ZX Spectrum, kun Knight Lore kiel la lasta en novembro. Poste aperis versioj por BBC Micro, Amstrad CPC, MSX kaj Family Computer Disk System.
Knight Lore estas konsiderata kiel fundamenta verko en la historio de brita videoludado kaj estas inkluzivita en multaj listoj de plej bonaj ludoj por ZX Spectrum. Kritikistoj konsideris ĝiajn teknikajn solvojn kaj la izometria tridimensia stilo antaŭsigno de estonta luddezajno. Ili laŭdis la kontrolojn kaj la etoson de mistero, sed rimarkigis la malfacilecon de la ludo kaj kritikis ĝian sonon kaj fojan grafikan malrapidiĝon. Knight Lore estis nomita kiel la ludo de la jaro en 1984 okaze de la Golden Joystick Awards kaj fare de la legantoj de Popular Computing Weekly. Kvankam ĝi ne estis la unua izometria tridimensia videoludo, Knight Lore popularigis tiun formaton. Kiam la izometria, ekranŝanĝa stilo elmodiĝis, la influo de Knight Lore restis en komputilaj rolludoj. Retrospektivaj recenzistoj memoras la ludon kiel la unua, kiu ofertis esploreblan "mondon" anstataŭ ebenan surfacon, sed konsideras ĝiajn kontrolojn malmodernaj kaj frustrigaj post tridek jaroj ekde ĝia eldono.
La ludo poste estis inkluzivita en diversaj kolektoj, inkluzive de la retrospektiva kompilado Rare Replay de Rare por Xbox One en 2015.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Knight Lore ĉe MobyGames (angle)
- Videoludoj aperintaj en 1984
- Agadaj-aventuraj videoludoj
- Videoludoj ludeblaj per Amstrad CPC
- Videoludoj ludeblaj per BBC Micro kaj Acorn Electron
- Videoludoj ludeblaj per Famicom Disk System
- Videoludoj ludeblaj per MSX
- Platformaj videoludoj
- Videoludoj de Rare
- Videoludoj okazantaj en kastelo
- Videoludoj ludeblaj per ZX Spectrum
- Videoludoj de Jaleco
- Videoludoj kreitaj en Britio


