Saltu al enhavo

Gavin MacIntosh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gavin MacIntosh
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1999 (1999-03-22) (26-jaraĝa)
en Tucson
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater mezlernejo Mira Costa Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
televida aktoro
filmaktoro
modelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2010– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gavin MacIntosh estas usona aktoro. Li naskiĝis la 22-an de marto 1999 en Tucson (Tusono), Arizono, kaj aktivas kiel televida aktoro jam ekde la 11-a vivjaro, ekde 2010. Aparte li konatiĝis en la televida serio The Fosters, kies epizodoj unuafoje prezentiĝis televide inter 2013 kaj 2018 - li partoprenis en 25 epizodoj inter 2013 kaj 2016, do pli-malpli du trionojn de la serio. En la usona publiko tre diskutiĝis filmita kiso el marto 2015 inter la tiama 15-jarulo kun alia knaba aktoro, Hayden Byerly, unu jaron pli juna, do en la kisa sceno 14-jara, kies roloj laŭ la scenaro tiam nur estis 13-jaruloj. Kvankam vere ne estas sensacio, se du amikaj infanoj private interŝanĝas kison, egale ĉu estas knabo kaj knabino, du knaboj aŭ du knabinoj, en usona kino kaj televido ĝis tiu momento ankoraŭ ne filmiĝis aktora kiso de du tiom junaj knaboj - tial la aparta socia intereso pri la sceno, kiun la ĵurnalistoj amplekse ekspluatis.[1] Entute lia filmografio laŭ la stato de 2025 ampleksas 10 kinejajn filmojn inter 2010 kaj 2016, kaj epizodojn en ses televidaj serioj inter 2011 kaj 2021, la lasta el tio gasta apero en la serio Good Trouble, la sekvaĵo de la serio The Fosters.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]