Saltu al enhavo

First Solar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
First Solar
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1999 - nekonata/nuntempe
Jura formo korporacio en Delavaro
Fondintoj Harold McMaster vd
Sidejo Tempe, Arizono
Lando Usono
ISIN-kodo US3364331070
TTT Oficiala retejo
vdr

First Solar estas usona entrepreno en la sunenergia industrio, fondita en 1999 kiel First Solar Holdings, LLC. La entrepreno havas dismonde ĉ. 4.000 laboristojn, en 2009 havis enspezon de pli ol 2 miliardoj da USD. Ĉefsidejo de la korporacio laŭ stato de 2025 estas en Tempe, Arizono.

La firmao produktas maldik-tavolajn sunĉelojn en Germanio, Malajzio kaj Usono. Ĝi havis produktan kapaciton de pli ol 1 Gigavattoj (GWp) en 2009, tiel ĝi tiutempe estis la plej granda produktanto de la maldiktavolaj sunĉeloj. la produktaj kostoj estas 1 $ je vatto.

La entrepreno uzas kadmian teluridon (CdTe) kiel duonkonduktan tavolon en la sunĉelo. La sunĉelo havas efikecon de 11.1%, malpli ol tradiciaj silicaj sunĉeloj.

La uzo de venena kadmio povos esti problemo dum reciklado, okaze mediaj damaĝoj.