Diskuto:Vikipedio en Esperanto
Aldoni temonKial devas ekzisti aparta artikolo pri la Esperanta Vikipedio, kiam ĉi tiu informo estas jam en la artikolo Vikipedio? Mi opinias ke ĉi tiu estu nur alidirektilo. Peep 16:36, 17. Jan 2006 (UTC)
- Malfrua respondo: Ĉar temas pri artikolo pri la Esperantlingva Vikipedio ne nur en Esperanto, sed laŭ nuna stato en 70 lingvoj. Kaj almenaŭ intertempe la artikolo Vikipedio (Wikipedia) sufiĉe diferencas de tiu ĉi konkreta subpaĝo... en ĉiuj 70 lingvoj. ThomasPusch (diskuto) 16:48, 10 jul. 2023 (UTC)
Komparo
[redakti fonton]Estu interese vidi komparon kaj kvantan kaj kvalitan, prefere surbaze de vikidatumoj, kun similaj Vikipedioj (de reguligitaj aŭ planitaj lingvoj) kiel tiuj de ekzemple baza angla aŭ interlingvao, aŭ kun lingvoj kiuj ne havas etnan popolon aŭ organizitan socion por subteni ilin. Sj1mor (diskuto) 10:56, 19 maj. 2022 (UTC)
Misa referenco kaj misloka informo
[redakti fonton]La frazo
- «Hungara Vikipedio kaj la Esperanto-komunumo Kelkaj el la artikoloj pri Esperanto en hungara Vikipedio uzas artikolojn el la Enciklopedio de Esperanto kiel fonton» kun
- referenco Genadieviĉ ŜIRJAEV, Ivan. Enciklopedio de Esperanto (1934). Alirita 24-01-2022 . “Manko en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj memorindaj agantoj de la movado, kaj cet., igis min entrepreni tiun ĉi malfacilan taskon, al kies plenumo mi dediĉis tutajn jarojn da laborado." Tiujn vortojn ni legas en la antaŭparolo (apr. 1930) de Ivan Ŝirjaev, kiu en 1931 sendis sian laboraĵon al Literatura Mondo en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Tiu ĉi materialo estis la kerno kaj elirpunkto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Ivan Ŝirjaev (mortinta en 1933), el kies artikoloj ni uzis multajn por la nova verko, fariĝis pro sia iniciato ĝia ĉefredaktoro. Estas dolore bedaŭrinde, ke li ne povis ĝisvivi la disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora iniciato. Ni kredas, ke la verko ne malinde gardos lian karan memoron”.
havas tute misan referencon. La historia agnosko de 1934 pri Ivan Ŝirjaev estas tute en ordo en ĝusta loko, sed ĉi tie ĝi nenion pruvas pri la aserto, ke kelkaj aŭ multaj artikoloj pri Esperanto en hungara Vikipedio uzus artikolojn el la Enciklopedio de Esperanto kiel fonton. La referencon sendube necesas simple streki, ĉar ĝi maltrafas la temon. Tamen la tuta frazo ĝuste koncernas la temon hungarlingva vikipedio (retejo "hu.wikipedia.org"), sed ne la tekston "Vikipedio en Esperanto", kiu ne estas "artikoloj pri la Esperanto-komunumo en iuj lingvobranĉoj de Wikipedia", sed estas konkrete pri la retejo "eo.wikipedia.org". Mi tial vole-nevole strekas la tutan frazon kun sia referenca citaĵo pri Ivan Ŝirjaev de ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 10:57, 7 jan. 2025 (UTC)