Saltu al enhavo

Diskuto:Libro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Sj1mor in topic Traktas aŭ pritraktas

Sorry for not speaking Esperanto, but why doesn't Libroj redirect here? PiRSquared17 (diskuto) 02:22, 21 Jun. 2013 (UTC)

Traktas aŭ pritraktas

[redakti fonton]

Kio estas pli preciza aŭ pli taŭga por uzi teme de libro aŭ verkaĵo? Sj1mor (diskuto) 21:19, 19 jul. 2025 (UTC)Reply

Ambaŭ tute taŭgas, ankaŭ "temas pri" kaj eble aliaj esprimoj. --Arbarulo (diskuto) 16:43, 20 jul. 2025 (UTC)Reply
Mi aldonus, ke ekzistas du manieroj, en kiuj oni uzas la esprimon "temas pri":
1. La unua, sensubjekta, kiel en la frazoj
  • Temas pri gramatiko.
kaj
  • ... libro, en kiu temas precipe pri gramatiko, ...
estas, miaopinie, bonstila kaj imitinda.
2. La dua, kiel en la frazo
  • La libro temas pri gramatiko.
estas, miaopinie, stile dubinda kaj evitinda.
Mi ne kontrolis statistike, sed mi havas senton, ke historie ĝi estis nekutima kaj apenaŭ uzata sed plioftiĝis en la lastaj 2-3 jardekoj pro lavanga abundo de tekstoj publikigataj interrete sen serioza lingva kontrolado aŭ kompetenta redaktado.
Mi evitas uzi tian duan sintaksan strukturon kaj ne rekomendus ĝin al aliaj.
Amike, -Filozofo (diskuto) 21:20, 20 jul. 2025 (UTC)Reply
Pardonu mian naivecon, sed kio malbonas kun la dua ekzemplo "La libro temas pri gramatiko.". Tio ŝajnas al mi rekte parolata la faras senson, eble simile al la lingva strukturo de aliaj disvastigataj lingvoj. Sj1mor (diskuto) 03:19, 21 jul. 2025 (UTC)Reply