Diskuto:General Dynamics
Aldoni temon@Sj1mor: Mi forprenis iom da ruĝaj ligiloj pri konkretaj produktolinioj de la firmao, ĉar klare nenio estas ĝis nun, kaj eblas de aliaj paĝoj (se iam ekestas tia kazo) anstataŭ al neekzista paĝo pri produktolinioj ligi al ekzista paĝo pri la konzerno (tiu-ĉi paĝo). Sed tamen nun ankoraŭ restas 18 ruĝaj ligiloj pri firmaoj el la temaro. Mi mem en juneco devis en juĝejo defendi mian pozicion bojkoti la militservon, kaj elektis anstataŭe 20 monatojn da tre elĉerpiga krizohelpa medicina servo anstataŭ 15 monatoj da enuo en iu kazerno. Tial mi mem ne tre entuziasmas pri kreado de tekstoj pri armilproduktaj konzernoj, sed tre dankemas se iu transprenas tiun taskon. Tamen mi ankaŭ ne kolerus se oni ankoraŭ reduktus la ruĝajn ligilojn eble al la 9 aŭ 6 plej gravaj, farus tekstojn pri tiuj kaj forigus la ruĝajn ligilojn pri la aliaj... kvankam la forigo de preskaŭ eterne ruĝaj ligiloj pli koncernas tiujn ligilojn kiuj jam ruĝas dum 4, 10 aŭ 16 jaroj - ĉi tie la ruĝaj ligiloj nur estas de 2023, do facile eblas ankoraŭ 1-2 jarojn atendi ĉu alvenas iu esperantista volontulo kaj volos fari ĉiujn tekstojn de la nun 18, kiuj tiam ankoraŭ estas. Sed laŭ mia instinkto tiaj "nekonataj esperantistaj volontuloj" ne aperas ofte, tial estas en ordo ankaŭ jam nun pripensi, kiuj tekstoj plej gravas kaj kiuj povus vivi sen propra ruĝa ligilo. ThomasPusch (diskuto) 18:04, 24 sep. 2025 (UTC)