Saltu al enhavo

Diskuto:Benjamin Franklin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Moldur in topic "Ofta geedzeco"

Prononco

[redakti fonton]

La e-lingva prononcindiko [BENĝamin FRANKlin] ŝajnas al mi aŭdaca. Mi dubas ke iu sono "a" estas en la prononco. Mi preferus ion kiel [BENĝemin FRENKlin], en konscio ke e-lingvaj prononcindikoj havas siajn limojn, ĉar ja en aliaj lingvoj estas multaj sonoj kiuj ne ekzakte ekzistas en Esperanto (en iuj okazoj oni metu plej proksiman e-lingvan sonon en "italajn", kursivajn literojn, por indiki ke nur temas pri proksimuma indiko). Aldona IFA-prononcindiko ankaŭ estus helpa, sed en la artikoloj en, de, es, fr, pt kaj ru mi ne trovas tian indikon (probable iuj redaktantoj pensas ke bona prononco de la nomo devas esti baza scio de ĉiu parolanto de ajna lingvo). Ĉu estas aliaj opinioj pri la du e-lingvaj prononcindikoj indikitaj supre? ThomasPusch (diskuto) 11:43, 4 Jun. 2014 (UTC)

Laŭ mi bonus uzi IFA kun ebla indiko pri Esperant-simila transkribo. --KuboF (diskuto) 14:05, 4 Jun. 2014 (UTC)
Jes, klare, sed ĝis nun ne disponeblas IFA-transskribo, kaj neniu aŭdacis krei ĝin, nek en la e-lingva nek en iu alilingva vikipedioj. Se aperas/troveblas IFA-transskribo, nepre ĝi enmetiĝu, sed ĝis tiam mia propono ŝajnas pli ĝusta ol la antaŭa. Do mi ŝanĝas ĝin kaj esperas je iam posta ektrovo de IFA-formo. ThomasPusch (diskuto) 07:39, 25 Jun. 2014 (UTC)

"Ofta geedzeco"

[redakti fonton]

kio tio damne estas? Sj1mor (diskuto) 06:38, 18 aŭg. 2025 (UTC)Reply

La celita signifo estas "common-law marriage", (en:common-law marriageen:common-law marriage in the United States, resp. he:ידוע בציבור), t.e. geedziĝo kiu ekzistas sen religia aŭ ŝtata aprobo, nure per la interkonsento inter la geedzoj.
La originala redaktinto redonis common per "ofta" kaj tute perdis la gravan vorton law, kio rezultigas en komplete stulta kaj nekomprenebla "traduko". Ha! Jen nur unu el multaj, seriozaj fuŝaĉegaĵoj en tiu plorinda "tradukita" tekstoamaso. - Sincere, Moldur (diskuto) 12:07, 18 aŭg. 2025 (UTC)Reply
Mi ŝanĝis la ofta al sennupta. dankon! Sj1mor (diskuto) 15:56, 18 aŭg. 2025 (UTC)Reply
Tre bone! - Moldur (diskuto) 16:14, 18 aŭg. 2025 (UTC)Reply