Charles Scribner's Sons
| Charles Scribner's Sons | ||
|---|---|---|
| Baker & Scribner | ||
| eldonejo | ||
| Komenco | 1846 vd | |
| Lando(j) | Usono vd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Fondinto(j) | Charles Scribner I vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Charles Scribner's Sons, ankaŭ nomata Scribner's aŭ Scribner, estas usona libroeldonejo bazita en Novjorko, kiu publikigas verkojn de tiaj famaj kaj konataj aŭtoroj kiel Ernest Hemingway, F. Scott Fitzgerald, Kurt Vonnegut, Marjorie Kinnan Rawlings, Stephen King, Robert A. Heinlein, Thomas Wolfe, George Santayana, John Clellon Holmes kaj Edith Wharton. La eldonejo inkluzivas multajn aŭtorojn, kiuj gajnis Pulitzer-premiojn, Naciajn Libropremiojn aŭ aliajn premiojn. La eldonejo ankaŭ eldonis Scribner's Magazine dum multaj jaroj.
Ĝi estis fondita en 1846 de Charles Scribner la 1-a kaj Isaac Baker.
En 1978, la eldonejo kuniĝis kun Atheneum Books kaj poste funkciis sub la nomo The Scribner Book Companies. Ĉi tiu kompanio, siavice, transformiĝis al Macmillan Publishers en 1984 post pliaj akiroj. [1]
Simon & Schuster akiris Macmillan en 1994. [2] La originala firmaonomo, Charles Scribner's Sons, estis mallongigita al Scribner kaj estis uzata tiutempe nur por individuaj partoj de la eldonprogramo.
La eldonejo estas nuntempe sub la kontrolo de Simon & Schuster ; ekde 2012, ĝi estas parto de la Scribner Publishing Group, kiu ankaŭ inkluzivas Touchstone Books. [3]
Iliaj malnovaj librovendejoj nun estas posedataj de Barnes & Noble.
Notindaj aŭtoroj
[redakti | redakti fonton]- Kenneth Grahame
- Ernest Hemingway
- Marjorie Kinnan Rawlings
- Ring Lardner
- Thomas Wolfe
- Reinhold Niebuhr
- Susanne Langer
- F. Scott Fitzgerald
- Thomas Wolfe
- Ernest Hemingway
- Ring Lardner Jr.
- Erskine Caldwell
- S. S. Van Dine
- James Jones
- Alan Paton
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mitgang, Herbert, "MACMILLAN ACQUIRES SCRIBNER", The New York Times, April 26, 1984.
- ↑ Fabrikant, Geraldine, "Paramount To Acquire Macmillan", The New York Times, November 11, 1993.
- ↑ "S&S Reorganizes Adult Group; Levin to Leave Free Press".

