Insularo
Aspekto
(Alidirektita el Arkipelago)
Insularo, arkipelago[1] aŭ arĥipelago[2][3] estas grupo da insuloj, kiuj konsistigas geografian, eble ankaŭ ekonomian kaj politikan unuon.
Antikve oni nomis la Egean Maron, kiu enhavas multajn insulojn, Arkipelago. La vorto devenas el la greka lingvo, en kiu ἀρχι- (arĥi-) prefikse signifas "ĉefa" kaj πέλαγος (pelagos) signifas "maro".
Juran difinon de insularo enhavas la UN-interkonsento pri mara juro (angla mallongigo: UNCLOS) de 1982. Ĝi insistas pri la unueco ne nur geografia, sed ankaŭ ekonomika kaj politika.
Konataj insularoj
[redakti | redakti fonton]- Anavilhanas
- Acoroj
- Alando
- Aleutaj insuloj
- Galapagoj
- Malgrandaj Antiloj
- Havaja insularo
- Kanariaj Insuloj
- Sejŝeloj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo arkipelago en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 67
- ↑ kapvorto "arĥipelago" aŭ "arĥipelago" en la Reta Vortaro
- ↑ Kvankam iuj redikalaj esperantistoj ne opinias ke arkipelago estus specifa grupo de insuloj, laŭ konkretaj kriteroj (vidu la difinon de UN), sed nomas la vorton simpla sinonimo de "insularo" kaj kontraŭbatalas sinonimojn, volante "puran lingvon" Esperanto sen iuj "balastoj", tamen la vorto "arkipelago" ankaŭ en la 21-a jarcento estas vaste uzata, interalie en multaj artikoloj de la revuo Monato. Ekzemploj estas HORI Jasuo: «Erupcias maltrankvilo», Monato, 2000/12, p. 16, Rudiger Hauger: «Deĉifrado de la paskinsula skribo», Monato, 2001/02, p. 23, Garbhan MacAoidh: «Leĝoj landon prosperigas», Monato, 2019/11, p. 13 aŭ Juan Carlos MONTERO MEDINA: «Giganta afrika heliko: nedezirata gasto en Kubo», Monato, 2004/07, p. 27