Jewgeni Iossifowitsch Michalski
Gravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo
Eŭgeno MIĤALSKI (pseŭdonimoj: Torentano, Revulo, Profetivski), ruso, instruisto-bibliotekisto, naskiĝis la 21an de januaro 1897 en Letiĉev, Ukrainio. Esperantiĝis en 1911. En 1917 li fondis la literaturan E-revuon "Libera Torento" en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj. Li kunlaboris al Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, "Bulteno de SEU", Internaciisto kaj al La Nova Etapo. Li estas unu el la kunfondintoj de IAREV en 1931 kaj ludis centran rolon en la reaktivigo de la asocio en 1934. Tiam li redaktis la gazetojn Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo kun la helpo de la franco Honoré BOURGUIGNON. Li estis arestita la 16-an de marto 1937 de NKVD pro senfunda akuzo pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizaĵo, kaj kondamnita al morto la 14an de oktobro 1937. Li estis mortpafita la sekvantan tagon, kaj rehonorigita postmorte la 8-an de majo 1958.
Verkoj:
Poemaroj:
- La Unua Ondo, 1918,
- Du Poemoj, 1922,
- Prologo, SAT,1929
- Fajro kuracas, EKRELO, 1932
- Kantoj de Amo kaj Sopiro, 1934
- Plena Poemaro, FEL, 1994, redaktis William AULD, kun antaŭparolo de Krys UNGAR
"Flirtvoĉa poeto. Majstro de la liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodieca ritmokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En "Prologo" jam troviĝas socialistaj pensoj, sed en "Fajro kuracas" li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo." - EMBA, EdE
Eksteraj ligoj:
- Pri vivo kaj morto de E. Miĥalski eseo de NikSt
- Eŭgeno Miĥalski: novaj informoj artikolo de Kornilov kaj Lukaŝeviĉ en Sennacieca Revuo, 1993