Saltu al enhavo

Java-multlingva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Java-multlingva estas projekto kiu celas produkti multlingvajn liberajn programojn, uzante la programlingvon Java.

La laborlingvo de la projekto estas Esperanto: Ĉiuj komentoj, dokumentoj, komunikado inter la programistoj estas en Esperanto. La programoj mem estas tiel, ke oni tre facile povas traduki ilin al ĉiu ajn lingvo, la programlingvo Java kun sia implicita biblioteko tre helpas tie.

Kaj programado kaj traduko estas farita de volontuloj, kaj ĉiu esperantisto estas invitata kunlabori kiel programisto, tradukanto aŭ provanto de la programoj.

La projekto komenciĝis en oktobro 2002.