Saltu al enhavo

Vikipedia diskuto:Lua/Moduloj/Webarchive

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablona programado Diskutoj Lua Testoj Subpaĝoj
Modulo Esperanto English

Modulo: Dokumentado


Mi ŝovas la ĝisnunajn notojn de la Uzanto-Diskuto:Tlustulimu ĉi-tien: ThomasPusch (diskuto) 12:42, 6 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Tlustulimu, mi ĵus hazarde konsciiĝis ke la Modulo:Webarchive (respektive ankaŭ la aldonaĵo Modulo:Webarchive/data), plene en nacia lingvo, relative vaste uzatas en esperantlingvaj artikoloj. Iom iritas min, ke eĉ verdece samideaneca paĝo kia pri la 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto finiĝas per alineo

  • Kolombia Kongreso de Esperanto Archived 2007-10-25 at the Wayback Machine.

Devus ebli simple ŝanĝi tion al

- ĉar komputiloj principe same bone redonas vortojn en ajna lingco, ne nur en la angla, se oni bone programigas [aŭ alternative eblus entute elpreni la anglalingvaĵon el tiu ĉi vikipedia branĉo, kaj lasi ĝin ekskluzive al la angla branĉo - almenaŭ mi ne povas imagi ke la germana aŭ hispana vikipedio grandkvante tolerus tian lingvan fremdaĵon...]

Sed mi ĵus kaptis ne plenan superrigardon pri la modulo.

Ĉu vi povus adapti al Esperanto tiujn kvin vortojn???

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:00, 27 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Rememorigo post semajno: Kara Tlustulimu, ĉu vi kiel fakulo pri LUA komprenas ion pri tiu stranga ilo plene ne-esperantlingva?? ThomasPusch (diskuto) 13:41, 4 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Hm, mi ĵus inter la 19:12 kaj 19:19 h provis adapti la lingvaĵon, kaj ĝis tiu momento la traduko al Esperanto bone funkciis, sed tiam mi ekde 19:20 ankoraŭ faris pli profundajn ŝanĝojn (vidinte ke de antaŭ naŭ jaroj jam ekzistis esperante nomata "ŝablono:retarkivo" de Pejno Simono), kaj en tiu momento nenio plu funkciis, ŝajnas. Mi provis bonorde malfari miajn malmultajn paŝojn ekde tiam, sed ŝajne plene konfuzigis la vikipedian sintakson. Ĉu tamen vi mem povus iom okupiĝi pri la afero? Videble mi malsufiĉe konas LUA-programadon... ThomasPusch (diskuto) 18:03, 4 sep. 2021 (UTC)[Respondi]