GNU LibreJS
GNU LibreJS | |
---|---|
![]() | |
GNU LibreJS 6.0.9 kun Vikipedio | |
Programisto | Ruben Rodriguez, Nik Nyby |
Evoluigstato | Active |
Programtipo | Browser extension |
Permesilo | GNU GPL v3[1] |
Retejo | gnu |
GNU LibreJS, aŭ simple LibreJS, estas libera retnavigila etendaĵo por Mozilla Firefox kaj siaj derivaĵoj, kreita de la Projekto GNU. Ĝia celo estas bloki malliberajn, netrivialajn JavaScript-programojn kaj permesi liberan aŭ trivialan JS-kodon en la retumilo de la uzanto. La etendaĵo estis kreita por solvi la problemo priskribita de Richard Stallman en lia artikolo "La JavaScript-kaptilo",[1] situacio en kiu multaj uzantoj nescie funkciigas malliberajn programojn en siaj retnavigiloj.[2]
Priskribo
GNU LibreJS celas bloki malliberajn JavaScript-programojn kiuj estas en multaj retejoj. Ĝi estis programita kiel parto de la Projekto GNU de Ruben Rodriguez kaj Nik Nyby,[1] kaj estas liverata defaŭlte en la retumilo GNU IceCat.[3] Ĝi ankaŭ funkcias kun Tor.[4]
La etendaĵo permesas listigadon de retejoj je blanka listo kaj havas retpoŝtadresan detektadan sistemon por uzantoj kontakti retejestrojn por konvinki ilin igi ilian JS-kodon kongrua kun LibreJS.[5] Laŭ la Free Software Foundation, multaj retejoj paneas dum la uzado de la etendaĵo, pro la ĉieesto de mallibera JavaScript-kodo tra la reto.[6] Malgraŭ tio, programisto kaj aktivulo Richard Stallman subtenas la uzadon de GNU LibreJS.[2]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 GNU LibreJS. GNU.org. Alirita 2015-07-23 .
- ↑ 2,0 2,1 Richard Stallman The JavaScript Trap. GNU.org. Alirita 2015-07-23 .
- ↑ GNUzilla and IceCat. Free Software Foundation.
- ↑ n8willis (2014-12-03) GNU LibreJS 6.0.6 released. LWN.net.
- ↑ LibreJS - News. Savannah.
- ↑ wtheaker (2013-10-23) LibreJS reaches version 5.4. Free Software Foundation.
Eksteraj ligiloj
- LibreJS ĉe gnu.org
- GNU LibreJS