Saltu al enhavo

JavaScript

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:49, 4 okt. 2005 farita de 198.8.67.3 (diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

ĝavaskripto aŭ javaskripto (angle kaj diverslingve javascript) estas interpreta, objektema programlingvo kreita en 1995. ĝin rulas ttt-legiloj. pro sekureco de personaj komputiloj ĝi ne skribas sur diskojn. sekve ĝi nur modifas tion, kio aperas en la legilaj fenestroj.

oficiale ĝavaskripton difinas la normo ecma-262, alinome ecmascript. la diversaj ttt-legiloj sufiĉe bone konformas al tiu normo, sed ili kaŭzas programajn komplikojn pro malsimilaj adaptoj de la dokumentobjekta modelo (normo dom), tra kiu ĝavaskripto manipulas la fenestrajn objektojn.