BASIC (programlingvo)
Komputiko > Programlingvo > BASIC
BASIC, de Beginner's All-purpose Symbolic Instruction Code ("Ĉiacela simbola instrukcia lingvo por komencantoj") estas programlingvo, kiu estis kreita por instrui komputilprogramadon.
BASIC estis iniciatita ĉe Dartmouth College, universitato en Usono. Ĝi estas simpla komputillingvo kaj ne postulas grandan komputilon. BASIC estis la kerna lingvo por fruaj personaj komputiloj kaj estis populara dum la 1980aj jaroj. La lingvon povis facile lerni nespertuloj, kaj oni ofte trovis en la komputilaj revuoj programojn, kiujn oni povas tajpi en sian komputilon.
La ĉefa problemo pri BASIC estis, ke oni ne povas facile verki en ĝi strukturajn programojn. Poste la lingvo estis pliampleksigita por solvi tiajn problemojn, kaj eĉ nun speco de BASIC ankoraŭ vivas en programoj kiel MS-Excel, kiu uzas "Visual Basic" por konstrui makroojn.
La origina koncepto de BASIC travivis en multaj specialigitaj programlingvoj. Eĉ la evitenda konstrukto GOTO travivis. Unu el la programlingvoj por Lotus Notes estas Lotus Script kaj konservis la bazajn elementojn. Tamen on ne plu estas devigata atribui numerojn al la linioj kaj ekzistas multaj komfortaj kaj tre kapablaj funkcioj por manipuli tekstojn, labori kun datumbazo kaj komuniki kun la uzanto. Lotus skript estas objektorientita programlingvo.
Ekzemplo de BASIC-programo
10 REM Programo por instrui multiplikadon 20 A=INT(RND*12+1) 30 B=INT(RND*12+1) 40 PRINT "Kio estas ";A;" oble ";B;" ?"; 50 INPUT C 60 IF C <> A * B THEN GOTO 90 70 PRINT "Vi pravas! Bonege!!" 80 GOTO 10 90 PRINT "Bedaŭrinde vi malpravas. Provu refoje." 100 GOTO 40
Eksteraj ligiloj
greke http://www.freebasic.net greke http://www.cs.virginia.edu/~evans/cs655/readings/ewd498.html greke http://www.qbasic.com greke http://www.microsoft.com