Monty Python
Monty Python [MONti PAJton] estis angla komedia grupo, konsistinta el John CLEESE, Terry JONES, Eric IDLE, Michael PALIN, Graham CHAPMAN (mortis 1989), kaj Terry GILLIAM. Ili komencis en televido kun la serio "Monty Python's Flying Circus" (La fluganta cirko de Monty Python), unue dissendita fare de la BBC, la 5-an de oktobro 1969, kaj ili pasis poste al kino. Ilia komikeco estis bazita sur senlima bildodetruo kontraŭ ĉiuj, la superrealismo kaj emo al la absurdo.
Ili tre influis la kulturon de la fino de la 20-a jarcento. La vorto spamo devenas de aludo al iu de iliaj televidaj skeĉoj. Post la morto de Chapman, la grupo disiĝis en la 1980-oj.
Filmoj
- 1971 — And Now For Something Completely Different
- 1975 — Monty Python and the Holy Grail
- 1979 — Life of Brian
- 1982 — Monty Python at the Hollywood Bowl
- 1983 — The Meaning of Life
Ŝablono:Eksteraj Ŝablono:El1 (angle) Ŝablono:El1 (germane) Ŝablono:El1 (hungare) Ŝablono:El1 (pole)