Saltu al enhavo

Monty Python

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monty Python estis angla komedia grupo, komponita de John CLEESE, Terry JONES, Eric IDLE, Michael PALIN, Graham CHAPMAN, kaj Terry GILLIAM. Ili komencis en televido kun la serio "Monty Python's Flying Circus" kaj ili pasis poste al kino. Ilia komikeco estas bazita sur senlima ikonoklastio kontraŭ ĉiuj, la superrealismo kaj emo al absurdo.

Ili tre influis la kulturon de la fino de la 20-a jarcento. La vorto spamo devenas de aludo al iu de iliaj televidaj skeĉoj. Post la morto de Chapman, la grupo disiĝis en la 1980-oj.